Gvidanto

Ranja Robertine Jeanne d’Arc Zafinifotsy

Mi nomiĝas Ranja kaj mi venas de Malagasio (Madagaskaro). Mi havas edzon kaj 2-jaraĝan filon kiu jam ekparolas Esperanton.
Profesie mi estas direktorino de Asocia Lernejo en Antananarivo kaj Esperanto-instruistino en du kluboj.
Mi ankaŭ estas kunordigantino de la Afrika Komisiono.
Mi antaŭĝojas ekkoni vin en Aruŝo!

Eusebia Mathias Temba

Mi nomiĝas Eusebia kaj mi venas el Tanzanio. Mi estas aktorino kaj mi volonte gvidos atelierojn pri aktorado por la infanoj!