La Kongreseto okazos en “Catholic Archidiocese of Arusha Centre House“, 1 km for de la kongresejo de UK.
La plena adreso estas:

Kanisa Road 9
Arusha, Tanzania

La kongresetejo estas katolika loĝejo, ĝi havas belan ĝardenon, programsalonon, kuirejon kaj komfortajn dormoĉambrojn.

En la ĉambroj estos litotolaĵoj. La prizorgantoj de la ejo povas aldoni ankaŭ bantukojn, sed ni rekomendas ke infano kunportu sian propran.