Temo:  “Sporto kaj Naturo”
La provizoran bazan tagan horaron kaj ripetajn programerojn vidu malsupre. Jen la provizora programo de 2023:

  • KULTURA, EDUKA PROGRAMO
    • paroligaj Esperanto-kursoj
    • atelieroj pri naturesplorado, naturfotografio
    • vizito al la loka historia muzeo
    • vizito al la ĉevala farmo, ateliero pri prizorgado de ĉevaloj
    • atelieroj pri uzo kaj prizorgo de bicikloj
  • LUDA, MOVIGA PROGRAMO
    • sportoj: ludoj, longdistanca piedirado, kurado, atletiko kaj biciklado
    • vizito de naĝejo
    • trezorserĉado, orientiĝa ludo dise tra la Parko
  • EKSKURSA PROGRAMO
    • vizito de la tuta Parko
    • merkreda ekskurso al la apuda Reĝa Palaco kaj ĝiaj belegaj ĝardenoj (Reggia di Venaria Reale), kun piknika tagmanĝo
    • “Arbaro sur la piedpintoj” – nudpieda ekskurso, kiu helpas sperti kaj sensi naturon, laŭ speciala itinero kun ludoj
  • VESPERA PROGRAMO
    • vesperaj ekskursoj por ekvidi bestojn per lampoj
    • natursciencesploro: kaptado de falenoj kaj katalogado
    • atelieroj pri muziko, aktorado
    • internacia vespero

Ĉiutaga tagordo

7:30vekiĝo, prepariĝo
8:00-9:00 matenmaĝo
9:00-12:30 antaŭtagmeza programo: biciklado tra la parko, malsamaj agadoj ĉiutage
12:30-13:30tagmanĝo: pikniko servita en ekipita loko (ne en la loĝejo)
13:30-17:30posttagmeza programo: ludoj, sporto, reveno al loĝejo
17:30-19:20 antaŭvespera programo: lingvaj ludoj, Esperanto-kurso, atelieroj
19:20-20:20vespermanĝo
20:20-22:00vespera programo: internacia vespero, vesperaj ekskursoj, naturesploristaj atelieroj,
muzikumado
22:00laviĝo, enlitiĝo