Bonvenon en la retpaĝaro de IIK, kiu okazos de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2023 meze de la Parko La Mandria, apud Torino, Piemonto, Italio, samtempe kun la 108-a UK. Vizitu la IIK-kongresejon.

La temo de la kongreseto estas : “Sporto kaj Naturo”.

La programo celas amuzi la infanojn kaj instigi ilin paroli en Esperanto en natura medio. Okazos ludoj kaj sporto, natursciencaj atelieroj kaj biciklado, manlaboroj kaj kantoj, ekskurso kaj certe Esperanto-kursoj. Vesperaj ludoj, kaj interesaj vesperaj agadoj atendos la infanojn kaj adoleskantojn. Ĉiu bone notu siajn ideojn en la aliĝilo! Vidu la programon.

Kiel kutime, ni atendas ĉirkaŭ 25 infanojn kaj adoleskantojn laŭ diversaj aĝogrupoj, kiuj parolas Esperanton (minumume – scipovas baze kaj klare esprimi siajn bezonojn kaj dezirojn en Esperanto):

  • infanoj kaj adoleskantoj estas la kutimaj IIK-partoprenantoj
  • adoleskantoj ekde 17 jaroj kaj fluparolantaj povas fariĝi helpantoj
  • infanoj ĝis 7 jaroj kutime bezonas gepatron/prizorganton/vartiston dum IIK.

Aliĝu frue! Ni rezervis 25 litojn por infanoj, helpantoj kaj gvidantoj.

Kotizoj:

ĝis la 28-a de februaro 2023 ĝis la 30-a de aprilo 2023 ĝis la 30-a de junio 2023 ekde la 1-a de julio 2023
A-landoj 440 € 480 € 520 € 560 €
B-landoj 330 € 360 € 390 € 420 €

A- kaj B-landoj laŭ UK-difino, vidu malsupre. La kotizo kovras la kostojn de restado, ĉiuj manĝoj, programoj de la 29-a de julio posttagmeze ĝis la 5-a de aŭgusto antaŭtagmeze kaj ĉiuj ekskursoj. La IIK-kotizo ne inkluzivas asekuron, kiun gepatroj mem prizorgu, kaj la bantukon. Infanoj, helpantoj kaj gvidantoj senpage aliĝas al la UK.

Por aliĝi, bv. plenigi la aliĝilon. Se tio ne eblas, bv. sciigi nin per retmesaĝo al infana.kongreseto@gmail.com.

Por pagi, bv. ĝiri al UEA-konto “iiko-r”. Kiel pagocelo skribu “IIK-R” kaj nomon de la infano(j). Pri pagmanieroj al UEA, vidu la paĝon pri pagmanieroj. Prefere pagu per ĝiro, kiu senkostas en eŭrozono kaj kies valutŝanĝa kotizo malaltas ekster eŭrozono. Se vi pagas per kreditkarto aŭ PayPal, tiam aldonu 5%.

Kaze de skriba malaliĝo (al infana.kongreseto@gmail.com) ĝis la 20-a de junio 2023, la pagita sumo estos redonita minus 20% de la baza kotizo. Aliĝo estas, post interkonsento, transigebla al alia infano.


Landokategorioj:

A-landoj: Andoro, Aŭstralio, Aŭstrio, Bahamoj, Belgio, Britio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Ĝibraltaro (Brit.), Grekio, Gronlando (Dan.), Hispanio, Honkongo (Ĉin.), Irlando, Islando, Israelo, Italio, Japanio, Kanado, Kipro, Korea Resp., Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Malto, Nederlando, Norvegio, Nov-Kaledonio (Fr.), Nov-Zelando, Portoriko (Us.), Portugalio, Reunio (Fr.), San-Marino, Singapuro, Sud-Afriko, Svedio, Svislando, Tajvano (Ĉin.), Usono, Vatikano

B-landoj: Afganio, Albanio, Alĝerio, Angolo, Angvilo (Brit.), Antigvo kaj Barbudo, Argentino, Armenio, Arubo (NL), Azerbajĝano, Bangladeŝo, Barbado, Barejno, Belarusio, Belizo, Benino, Bermudo (Brit.), Birmo, Bocvano, Bolivio, Bosnio-Hercegovino, Brazilo, Brunejo, Bulgario, Burkino, Burundo, Butano, Ĉado, Ĉeĥio, Centr-Afrika Respubliko, Ĉilio, Ĉinio, Dominika Resp., Dominiko, Eburbordo, Egiptio, Ekvadoro, Eritreo, Estonio, Etiopio, Fiĝioj, Filipinoj, Franca Polinezio (Fr.), Gabono, Gambio, Ganao, Ĝibutio, Grenado, Gujano, Gvadelupo, Gvatemalo, Gvineo, Gvineo Ekvatora, Gvineo-Bisaŭo, Haitio, Hinda Unio (Barato), Honduro, Hungario, Indonezio, Irako, Irano, Jamajko, Jemeno, Jordanio, Kaboverdo, Kajmana Insularo (Brit.), Kamboĝo, Kameruno, Kartvelio, Kataro, Kazaĥio, Kenjo, Kirgizio, Kiribato, Kolombio, Komoroj, Kongo, DR, Kongo, PR, Korea Popola DR, Kostariko, Kroatio, Kubo, Kukinsuloj, Kuracao (NL), Kuvajto, Laoso, Latvio, Lesoto, Libano, Liberio, Libio, Litovio, Madagaskaro, Makao (Ĉin.), Malajzio, Malavio, Maldivoj, Malio, Maroko, Marŝaloj, Martiniko, Maŭricio, Maŭritanio, Meksiko, Mikronezio, Moldavio, Monako, Moncerato (Brit.), Mongolio, Montenegro, Mozambiko, Namibio, Nauro, Nepalo, Niĝerio, Niĝero, Nikaragvo, Nord-Makedonio, Omano, Orienta Timoro, Pakistano, Palaŭo, Palestino, Panamo, Papuo-Nov-Gvineo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Ruando, Rumanio, Rusio, Salomonoj, Salvadoro, Samoo, Sankta Kristoforo kaj Neviso, Sankta Lucio, Sankta Vincento kaj Grenadinoj, Santomeo kaj Principeo, Sauda Arabio, Sejŝeloj, Senegalo, Serbio, Sieraleono, Sirio, Slovakio, Slovenio, Somalio, Srilanko, Sud-Sudano, Sudano, Surinamo, Svazilando, Taĝikio, Tajlando, Tanzanio, Togolando, Tongo, Trinidado kaj Tobago, Tunizio, Turkio, Turkmenio, Turkoj kaj Kajkoj (Brit.), Tuvalo, Ugando, Ukrainio, Un. Arabaj Emirlandoj, Urugvajo, Uzbekio, Vanuatuo, Venezuelo, Vjetnamio, Zambio, Zimbabvo