La Kongreseto okazos ĉe Parko La Mandria, 16 km for de la Torina Kongresejo.

La parko estas historia ĉasbieno ĉirkaŭata de muro, verŝajne la plej vasta de Eŭropo.

IIK-ejo estas farmejo Grangetta. Historia farmejo, komplete renovigita. Eblas tendumado en vasta ĝardeno kun 2-metra drata ĉirkaŭbaraĵo en plena sekureco kontraŭ bestoj. La loĝejo disponas je panorama dormoĉambrego, internaj/eksteraj spacoj por ludi kaj distriĝi.

La infanoj kunportu proprajn bantukojn!