Temo: “Sporto kaj Naturo”
La provizoran bazan tagan horaron kaj ripetajn programerojn vidu malsupre. Jen la provizora programo de 2023:
- KULTURA, EDUKA PROGRAMO
- paroligaj Esperanto-kursoj
- atelieroj pri naturesplorado, naturfotografio
- vizito al la loka historia muzeo
- vizito al la ĉevala farmo, ateliero pri prizorgado de ĉevaloj
- atelieroj pri uzo kaj prizorgo de bicikloj
- LUDA, MOVIGA PROGRAMO
- sportoj: ludoj, longdistanca piedirado, kurado, atletiko kaj biciklado
- vizito de naĝejo
- trezorserĉado, orientiĝa ludo dise tra la Parko
- EKSKURSA PROGRAMO
- vizito de la tuta Parko
- merkreda ekskurso al la apuda Reĝa Palaco kaj ĝiaj belegaj ĝardenoj (Reggia di Venaria Reale), kun piknika tagmanĝo
- “Arbaro sur la piedpintoj” – nudpieda ekskurso, kiu helpas sperti kaj sensi naturon, laŭ speciala itinero kun ludoj
- VESPERA PROGRAMO
- vesperaj ekskursoj por ekvidi bestojn per lampoj
- natursciencesploro: kaptado de falenoj kaj katalogado
- atelieroj pri muziko, aktorado
- internacia vespero
Ĉiutaga tagordo
7:30 | vekiĝo, prepariĝo |
8:00-9:00 | matenmaĝo |
9:00-12:30 | antaŭtagmeza programo: biciklado tra la parko, malsamaj agadoj ĉiutage |
12:30-13:30 | tagmanĝo: pikniko servita en ekipita loko (ne en la loĝejo) |
13:30-17:30 | posttagmeza programo: ludoj, sporto, reveno al loĝejo |
17:30-19:20 | antaŭvespera programo: lingvaj ludoj, Esperanto-kurso, atelieroj |
19:20-20:20 | vespermanĝo |
20:20-22:00 | vespera programo: internacia vespero, vesperaj ekskursoj, naturesploristaj atelieroj, muzikumado |
22:00 | laviĝo, enlitiĝo |