Bonvenon en la retpaĝaro de IIK, kiu okazos de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2024 en Aruŝo, Tanzanio, samtempe kun la 109-a UK!

La temo de la kongreseto estas : “LINGVA SAFARIO: Esploru la mondon kune”.

Tiu ĉi temo emfazas la ideon pri aventuro, malkovro kaj lernado, kio estas perfekta por infanoj. Dum la Kongreseto estas planataj multaj aktivaĵoj – ekz. trezorserĉado, artaj atelieroj, subĉiela teatreto, ekskursoj, kaj kompreneble instruado de Esperanto. Ĉiu bone notu siajn ideojn en la aliĝilo! Vidu la programon kaj eksciu pli pri la IIK-kongresejo.

Ni atendas ĉirkaŭ 40 infanojn kaj adoleskantojn laŭ diversaj aĝogrupoj, kiuj parolas Esperanton (minumume – scipovas baze kaj klare esprimi siajn bezonojn kaj dezirojn en Esperanto):

  • infanoj kaj adoleskantoj estas la kutimaj IIK-partoprenantoj
  • adoleskantoj ekde 17 jaroj kaj fluparolantaj povas fariĝi helpantoj
  • infanoj ĝis 7 jaroj kutime bezonas gepatron/prizorganton/vartiston dum IIK.

Kotizoj:

Kun loĝado:

ĝis la 30-a de aprilo 2024ĝis la 30-a de junio 2024ekde la 1-a de julio 2024
A-landoj270 €310 €350 €
B-landoj200 €230 €260 €
Afrikaj landoj150 €180 €210 €

Sen loĝado:

ĝis la 30-a de aprilo 2024ĝis la 30-a de junio 2024ekde la 1-a de julio 2024
A-landoj150 €190 €230 €
B-landoj110 €140 €170 €
Afrikaj landoj100 €110 €120 €

La landokategoriojn vidu malsupre. La kotizo kovras la kostojn de loĝado (se indikite), ĉiuj manĝoj, programoj de la 3-a de aŭgusto posttagmeze ĝis la 10-a de aŭgusto antaŭtagmeze kaj ĉiuj ekskursoj. La IIK-kotizo ne inkluzivas asekuron, kiun gepatroj mem prizorgu. Infanoj, helpantoj kaj gvidantoj senpage aliĝas al la UK.

Por aliĝi, bv. plenigi la aliĝilon. Se tio ne eblas, bv. sendi la informojn per retmesaĝo al infana.kongreseto@gmail.com.

Por pagi, bv. ĝiri al UEA-konto “iiko-r”. Kiel pagocelo skribu “IIK-R” kaj nomon de la infano(j). Pri pagmanieroj al UEA, vidu la paĝon pri pagmanieroj. Prefere pagu per ĝiro, kiu senkostas en eŭrozono kaj kies valutŝanĝa kotizo malaltas ekster eŭrozono. Se vi pagas per kreditkarto aŭ PayPal, tiam aldonu 5%.

Kaze de skriba malaliĝo (al infana.kongreseto@gmail.com) ĝis la 20-a de junio 2024, la pagita sumo estos redonita minus 20% de la baza kotizo. Aliĝo estas, post interkonsento, transigebla al alia infano.


Landokategorioj:

A-landoj: Andoro, Aŭstralio, Aŭstrio, Bahamoj, Belgio, Britio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Ĝibraltaro (Brit.), Grekio, Gronlando (Dan.), Hispanio, Honkongo (Ĉin.), Irlando, Islando, Israelo, Italio, Japanio, Kanado, Kipro, Korea Resp., Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Malto, Nederlando, Norvegio, Nov-Kaledonio (Fr.), Nov-Zelando, Portoriko (Us.), Portugalio, Reunio (Fr.), San-Marino, Singapuro, Sud-Afriko, Svedio, Svislando, Tajvano (Ĉin.), Usono, Vatikano

B-landoj: Afganio, Albanio, Angvilo (Brit.), Antigvo kaj Barbudo, Argentino, Armenio, Arubo (NL), Azerbajĝano, Bangladeŝo, Barbado, Barejno, Belarusio, Belizo, Bermudo (Brit.), Birmo, Bolivio, Bosnio-Hercegovino, Brazilo, Brunejo, Bulgario, Butano, Ĉeĥio, Ĉilio, Ĉinio, Dominika Resp., Dominiko, Ekvadoro, Estonio, Fiĝioj, Filipinoj, Franca Polinezio (Fr.), Grenado, Gujano, Gvadelupo, Gvatemalo, Haitio, Hinda Unio (Barato), Honduro, Hungario, Indonezio, Irako, Irano, Jamajko, Jemeno, Jordanio, Kajmana Insularo (Brit.), Kamboĝo, Kartvelio, Kataro, Kazaĥio, Kirgizio, Kiribato, Kolombio, Korea Popola DR, Kostariko, Kroatio, Kubo, Kukinsuloj, Kuracao (NL), Kuvajto, Laoso, Latvio, Libano, Litovio, Makao (Ĉin.), Malajzio, Maldivoj, Marŝaloj, Martiniko, Maŭricio, Meksiko, Mikronezio, Moldavio, Monako, Moncerato (Brit.), Mongolio, Montenegro, Nauro, Nepalo, Nikaragvo, Nord-Makedonio, Omano, Orienta Timoro, Pakistano, Palaŭo, Palestino, Panamo, Papuo-Nov-Gvineo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Rumanio, Rusio, Salomonoj, Salvadoro, Samoo, Sankta Kristoforo kaj Neviso, Sankta Lucio, Sankta Vincento kaj Grenadinoj, Sauda Arabio, Sejŝeloj, Serbio, Sirio, Slovakio, Slovenio, Srilanko, Surinamo, Taĝikio, Tajlando, Tongo, Trinidado kaj Tobago, Turkio, Turkmenio, Turkoj kaj Kajkoj (Brit.), Tuvalo, Ukrainio, Un. Arabaj Emirlandoj, Urugvajo, Uzbekio, Vanuatuo, Venezuelo, Vjetnamio

Afrikaj landoj: Angolo, Alĝerio, Benino, Bocvano, Burkino, Burundo, Ĉado, Centr-Afrika Respubliko, Eburbordo, Egiptio, Eritreo, Etiopio, Gabono, Gambio, Ganao, Ĝibutio, Gvineo, Gvineo Ekvatora, Gvineo-Bisaŭo, Kaboverdo, Kameruno, Kenjo, Komoroj, Kongo, DR, Kongo, PR, Lesoto, Liberio, Libio, Madagaskaro, Malavio, Malio, Maroko, Maŭritanio, Mozambiko, Namibio, Niĝerio, Niĝero, Ruando, Santomeo kaj Principeo, Senegalo, Sieraleono, Sudano, Sud-Sudano, Somalio, Sud-Afriko, Svazilando, Tanzanio, Togolando, Tunizio, Ugando, Zambio, Zimbabvo