La provizoran bazan tagan horaron kaj ripetajn programerojn vidu malsupre.

Ĉi-jare la temo estas “Ludo, esploro, aventuro“.

Jen la provizora programo:

  • KULTURA, EDUKA PROGRAMO
    • paroligaj Esperanto-kursoj
    • edukaj ludoj
    • artaj atelieroj
    • muzikumado
  • LUDA, MOVIGA PROGRAMO
    • sportaj ludoj
    • trezorserĉado
    • tabloludoj
    • lingvaj ludoj
  • EKSKURSA PROGRAMO
    • vizito de la amuziga interaga scienca centro
    • merkreda tuttaga ekskurso al la burgo Veveří kun ŝipa vojaĝo tra la lago kun vizito de la bestoĝardeno
    • pieda ekskurso laŭ la urbocentro de Brno
  • VESPERA PROGRAMO
    • atelieroj pri muziko, komuna kantado
    • internacia vespero
    • provludoj por arta prezento dum la fermo de la Universala Kongreso

Provizora ĉiutaga tagordo

07:30-08:00vekiĝo, prepariĝo
08:00-09:00 matenmanĝo
09:00-12:30 antaŭtagmeza programo: artaj atelieroj, Esperanto-kurso, diversaj ludoj
12:30-13:30tagmanĝo
13:30-16:30posttagmeza programo: ludoj, sportoj, ekskursoj
16:30-18:00 antaŭvespera programo: lingvaj ludoj, Esperanto-kurso, atelieroj
18:00-19:00vespermanĝo
19:00-21:30vespera programo: internacia vespero, trezorserĉado, atelieroj, muzikumado
21:30-22:00laviĝo, enlitiĝo