La Kongreseto okazos en la Bazlernejo por infanoj kun specialaj bezonoj – “Střední, základní a mateřská škola pro zdravotně znevýhodněné“.
La adreso estas:

Kamenomlýnská 2
603 00 Brno, Ĉeĥio

Ĝi troviĝas proksime al la UK-ejo. Per publika transporto la vojaĝo daŭros 28 minutojn (rektaj busoj 25 kaj 26 de la haltejo “Za Lužánkami” ĝis “Pisárky“), per aŭto/taksio la vojo daŭros nur 10 minutojn.

La ejo bone taŭgas por la Kongreseto kaj havas komfortajn dormoĉambrojn, programsalonojn, kuirejon, manĝejon kaj eksteran korton.

La ĉambroj estas dupersonaj kaj havos litotolaĵojn, sed ne bantukojn – infanoj kunportu sian propran!