Bonvenon en la retpaĝaro de IIK, kiu okazos de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 2025 en Brno, Ĉeĥio, samtempe kun la 110-a UK!

Ĉi-jare la temo estas “Ludo, esploro, aventuro“.

Dum la Kongreseto estas planataj multaj aktivaĵoj – ekz. ludoj, artaj atelieroj, ekskursoj, kaj kompreneble instruado de Esperanto. Ĉiu bone notu siajn ideojn en la aliĝilo! Vidu la programon kaj eksciu pli pri la IIK-kongresejo.

Ni atendas ĉirkaŭ 40 infanojn kaj adoleskantojn, kiuj parolas Esperanton (minumume – scipovas baze kaj klare esprimi siajn bezonojn kaj dezirojn en Esperanto):

  • infanoj kaj adoleskantoj ĝis 15 jaroj estas la kutimaj IIK-partoprenantoj
  • adoleskantoj kaj fluparolantaj povas fariĝi helpantoj
  • infanoj ĝis 7 jaroj kutime bezonas gepatron/prizorganton/vartiston dum IIK.

Kotizoj:

Kun loĝado:

ĝis la 30-a de aprilo 2025ĝis la 30-a de junio 2025ekde la 1-a de julio 2025
A-landoj350 €390 €430 €
B-landoj260 €290 €320 €

Sen loĝado:

ĝis la 30-a de aprilo 2025ĝis la 30-a de junio 2025ekde la 1-a de julio 2025
A-landoj215 €255 €295 €
B-landoj160 €190 €220 €

La landokategoriojn vidu malsupre. La kotizo kovras la kostojn de loĝado (se indikite), ĉiuj tuttagaj manĝoj, programoj de la 26-a de julio posttagmeze ĝis la 2-a de aŭgusto antaŭtagmeze kaj ĉiuj ekskursoj. La IIK-kotizo ne inkluzivas asekuron, kiun gepatroj mem prizorgu. Infanoj, helpantoj kaj gvidantoj senpage aliĝas al la UK.

Por aliĝi, bv. plenigi la aliĝilon. Se tio ne eblas, bv. sendi la informojn per retmesaĝo al infana.kongreseto@gmail.com.

Por pagi, bv. ĝiri al UEA-konto “iiko-r”. Kiel pagocelo skribu “IIK-R” kaj nomon de la infano(j). Pri pagmanieroj al UEA, vidu la paĝon pri pagmanieroj. Prefere pagu per ĝiro, kiu senkostas en eŭrozono kaj kies valutŝanĝa kotizo malaltas ekster eŭrozono. Se vi pagas per kreditkarto aŭ PayPal, tiam aldonu 5%.

Kaze de skriba malaliĝo (al infana.kongreseto@gmail.com) ĝis la 20-a de junio 2025, la pagita sumo estos redonita minus 20% de la baza kotizo. Aliĝo estas, post interkonsento, transigebla al alia infano.


Landokategorioj:

A-landoj: Andoro, Aŭstralio, Aŭstrio, Bahamoj, Belgio, Britio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Ĝibraltaro (Brit.), Grekio, Gronlando (Dan.), Hispanio, Honkongo (Ĉin.), Irlando, Islando, Israelo, Italio, Japanio, Kanado, Kipro, Korea Resp., Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Malto, Nederlando, Norvegio, Nov-Kaledonio (Fr.), Nov-Zelando, Portoriko (Us.), Portugalio, Reunio (Fr.), San-Marino, Singapuro, Sud-Afriko, Svedio, Svislando, Tajvano (Ĉin.), Usono, Vatikano

B-landoj: Afganio, Albanio, Alĝerio, Angolo, Angvilo (Brit.), Antigvo kaj Barbudo, Argentino, Armenio, Arubo (NL), Azerbajĝano, Bangladeŝo, Barbado, Barejno, Belarusio, Belizo, Benino, Bermudo (Brit.), Birmo, Bocvano, Bolivio, Bosnio-Hercegovino, Brazilo, Brunejo, Bulgario, Burkino, Burundo, Butano, Ĉado, Ĉeĥio, Centr-Afrika Respubliko, Ĉilio, Ĉinio, Dominika Resp., Dominiko, Eburbordo, Egiptio, Ekvadoro, Eritreo, Estonio, Etiopio, Fiĝioj, Filipinoj, Franca Polinezio (Fr.), Gabono, Gambio, Ganao, Ĝibutio, Grenado, Gujano, Gvadelupo, Gvatemalo, Gvineo, Gvineo Ekvatora, Gvineo-Bisaŭo, Haitio, Hinda Unio (Barato), Honduro, Hungario, Indonezio, Irako, Irano, Jamajko, Jemeno, Jordanio, Kaboverdo, Kajmana Insularo (Brit.), Kamboĝo, Kameruno, Kartvelio, Kataro, Kazaĥio, Kenjo, Kirgizio, Kiribato, Kolombio, Komoroj, Kongo, DR, Kongo, PR, Korea Popola DR, Kostariko, Kroatio, Kubo, Kukinsuloj, Kuracao (NL), Kuvajto, Laoso, Latvio, Lesoto, Libano, Liberio, Libio, Litovio, Madagaskaro, Makao (Ĉin.), Malajzio, Malavio, Maldivoj, Malio, Maroko, Marŝaloj, Martiniko, Maŭricio, Maŭritanio, Meksiko, Mikronezio, Moldavio, Monako, Moncerato (Brit.), Mongolio, Montenegro, Mozambiko, Namibio, Nauro, Nepalo, Niĝerio, Niĝero, Nikaragvo, Nord-Makedonio, Omano, Orienta Timoro, Pakistano, Palaŭo, Palestino, Panamo, Papuo-Nov-Gvineo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Ruando, Rumanio, Rusio, Salomonoj, Salvadoro, Samoo, Sankta Kristoforo kaj Neviso, Sankta Lucio, Sankta Vincento kaj Grenadinoj, Santomeo kaj Principeo, Sauda Arabio, Sejŝeloj, Senegalo, Serbio, Sieraleono, Sirio, Slovakio, Slovenio, Somalio, Srilanko, Sud-Sudano, Sudano, Surinamo, Svazilando, Taĝikio, Tajlando, Tanzanio, Togolando, Tongo, Trinidado kaj Tobago, Tunizio, Turkio, Turkmenio, Turkoj kaj Kajkoj (Brit.), Tuvalo, Ugando, Ukrainio, Un. Arabaj Emirlandoj, Urugvajo, Uzbekio, Vanuatuo, Venezuelo, Vjetnamio, Zambio, Zimbabvo