Gvidanto

Zdravka
Zdravka METZ
Kanado

Mi esperantiĝis en Kroatio antaŭ 50 jaroj, vivas en Kanado de 1982.
Mi estas patrino de du denaskuloj kaj Esperanto estis la familia lingvo.
Mi ŝatas ludi kun genepoj kiam vizitas ilin en Montrealo.
Mi ŝatas skribi rakontojn por denaskuloj.

Helpantoj

Zdravka
Zdravka BOJĈEVA
Luksemburgio

Mi foje gvidos ĥoran kantadon.

Parker
Parker GLYNN-ADEY
Kanado

Parker estas ĵonglisto kiu hazarde iĝis matematika profesoro.
Dum pluraj jaroj, li organizis somerajn kursojn kaj feriojn por mezlernejanoj.
Li esperantiĝis en 2008 kaj iĝis patro de denaskulo en 2020.

Letisja
Laetitia BERT
Kanado

Mi estas denaska esperantisto kiu nun ankaŭ denaskigas sian bebon. Mi studas en Kebekio de 3 jaroj. Mi ŝatas legi rakontojn kaj violonludi.

Daniela
Danielle Bédard
Kanado

Saluton al vi, partoprenontoj!
Mi nomiĝas Daniela kaj mi lernis Esperanton antaŭ tridek jaroj. Mi estas la patrino de du knaboj: Rumen, 28 jaraĝa, kiu partoprenis UKon de Beijing, kaj Jazz, 11, kiu komprenas Esperanton sed ne jam parolas ĝin. Jazz travivos la semajnon kun ni.
Mi estas instruistino en bazlernejo. Mi loĝas en Montrealo.
Mi tre ĝojos renkonti vin kaj pasigi agrablan ferian semajnon en Esperanto!

Stela
Hungario

Mi estas Stela, hungar-franca denaskulo el Budapeŝto. Kiel infano mi partoprenis kvar IIK-ojn en la 90-aj jaroj, kiuj estas trezoraj memoroj de mia infaneco. Ĉi foje kiel jam plenkreskulo mi pretas helpi la nunajn junajn partoprenantojn havi espereble tiom belajn spertojn kiujn mi havis dum la IIK-oj.

Mayela Morayama