Skip to content

50-a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto

6-a ĝis 13-a de aŭgusto 2022 en Montrealo, Kebekio/Kanado

  • Ĉefpaĝo
  • Aliĝilo
  • Kongresejo
  • Programo
  • Skipo
  • Ligiloj
  • Kontakto

Kongresejo

xMontrealoNokte Jen Montrealo vidata trans la riverego St. Laurent. Niaj verdaj kongresejoj troviĝas pli maldekstre. Jen filmeto.
xMapo La IIK-ejo kaj UK-ejo situas ĉe la sama strato, distancas nur 3 km m piede, 5 metrohaltejojn. Jen mapo kun itinero.
xIIKejo1 La IIK-ejo estas la rezidejo Grizaj Fratinoj, en kiu ekstersomere loĝas studentoj de la universitato Concordia.
xChambro Ni dormos en 4-litaj ĉambroj en trankvila supra etaĝo, aparte de aliaj gastoj de la rezidejo. Necesejoj kaj duŝejo situas en nia koridoro.
xKuirejo La matenmanĝon kaj manĝetojn ni mem prizorgos en nia kuirejo, sed kuiristo preparos la tag- kaj vespermanĝon, laŭpete vegetaran.
xKlubejo Jen klubejo en la 1a etaĝo por tabloludoj. Piano por koncerto kaj kantado. Ekrano por spekti E-filmetojn, infanoj montru fotojn el sia lando.
xSalono Granda salono por kunveni, por manlaboroj, eĉ pilkoludi se pluvegas.
xLudejo Tabloteniso, bilardo, tablofutbalo, fotelo por paŭzi, en nia 4a etaĝo.
xParketo1 Antaŭ la nia rezidejo troviĝas bela parko kun grandaj arboj kaj benkoj.
xParketo2 Jen granda tereno por sidi kaj ludi. Por nia sekureco, la parkon ĉirkaŭas barilo.
xRetPilko Rande de nia parko, jen tereno por ludi flugpilkon aŭ eĉ piedpilkon.
xRekoj Sur gimnastikejo troviĝas rekoj je 6 diversaj altecoj.
xPlagho Metroe ni atingas la insulon St. Helena, kie situas kaj banlago kaj naĝejo.
xMuzeoBelArtoj En apuda strato troviĝas muzeo de belartoj, kiu plaĉas al ĉiuj aĝoj.
xAmuzParko Sur insulo St. Helena troviĝas amuz-parko kun veturiloj eĉ super akvo.

Recent Posts

  • Hello world!

Recent Comments

  1. A WordPress Commenter pri Hello world!

Archives

  • Marto 2022

Categories

  • Uncategorized
© Theme Grand Academy by Creativ Themes