Bonvenon en la retpaĝaro de IIK, kiu okazos de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022 meze de la urbo Montrealo, Kebekio, Kanado, samtempe kun la 107-a UK. Vizitu la IIK-kongresejon.

La skipo konsistas el diverslandaj gvidantoj, iuj partoprenis IIK-on jam plurfoje, aliaj venos unuafoje. Ili profesie laboras aŭ laboris en lernejoj, kutimas zorgi pri infanoj kiel animanto en kulturcentro aŭ kiel gepatro en sia hejmo. Ĉiuj gvidantoj lertas zorgi pri infanoj kaj ŝatas ludi kun ili. Vidu la skipon.

La programo celas amuzi la infanojn kaj instigi ilin paroli en Esperanto. Okazos ludoj kaj sporto, banado kaj boatado, manlaboroj kaj kantoj, ekskurso kaj certe Esperanto-kursoj. Vespere ludoj, amuza kvizo kaj interesaj vesperaj agadoj atendos la infanojn kaj adoleskantojn. Ĉiu bone notu siajn ideojn en la aliĝilo! Vidu programon.

Kiel kutime, ni atendas ĉirkaŭ 30 infanojn kaj adoleskantojn laŭ diversaj aĝogrupoj, kiuj parolas Esperanton; tiuj kutime venas el E-familioj aŭ lernejaj klasoj, nome:

  • Infanoj kaj adoleskantoj estas la kutimaj IIK-partoprenantoj.
  • Adoleskantoj ekde 17 jaroj kaj fluparolantaj povas fariĝi helpantoj.
  • Infanoj ĝis 7 jaroj kutime bezonas gepatron/prizorganton/vartiston dum IIK.

Aliĝu frue! Ni rezervis 30 litojn por infanoj, helpantoj kaj gvidantoj.

Kotizo ĝis la 31-a de decembro 2021 ĝis la 31-a de marto 2022 ekde la 1-a de aprilo 2022
A-landoj 550 € 575 € 600 €
B-landoj 410 € 430 € 450 €

A- kaj B-landoj laŭ UK-difino. La kotizo kovras la kostojn de restado, ĉiuj manĝoj, programoj de la 6-a de aŭgusto posttagmeze ĝis la 13-a de aŭgusto antaŭtagmeze kaj ĉiuj ekskursoj. La IIK-kotizo ne inkluzivas asekuron, kiun gepatroj mem prizorgu. Infanoj, helpantoj kaj gvidantoj senpage aliĝas al la UK.

Por aliĝi, bv. plenigi la aliĝilon. Se tio ne eblas, bv. plenigi ĉi tiun Excel-tabelon kaj sendu per retmesaĝo.

Por pagi, bv. ĝiri al UEA-konto “iiko-r”. Kiel pagocelo skribu “IIK-R” kaj nomon de la infano(j). Pri pagmanieroj al UEA, vidu la Jarlibron aŭ tiun paĝon pri pagmanieroj. NB: Prefere pagu per ĝiro, kiu senkostas en eŭrozono kaj kies valutŝanĝa kotizo malaltas ekster eŭrozono. Se vi pagas per kreditkarto aŭ paypal, tiam aldonu 5%.

Kaze de skriba malaliĝo al la administranto (al la adreso infana.kongreseto@gmail.com) ĝis la 30-a de junio 2022, la pagita sumo estos redonita minus 20% de la baza kotizo. Aliĝo estas, post interkonsento, transigebla al alia infano.